Listelo

Atika bazo de kolono: videblas la tri fajnaj listeloj.

Listelo estas mallarĝa randa elstaraĵeto de arkitektura ornamaĵo aŭ de monero, medalo, kontrabaso, fungo (morkelo). La foldolistelo estas vergo, kiun oni enŝovas en foldojn de la apudaj tabuloj, anstataŭ „langon”.

Laŭ Francisko Azorín Listelo estas Mallarĝa elstara strio de konstruelemento, de modluro, de monero aŭ medalo.[1] Li indikas etimologion el la latina listellum. Kaj li aldonas la terminon polikliniko.[2] Per bildo li montras listelojn kiel tre fajnajn cirklojn en la bazo de kolono, inter astragalo kaj soklo kaj inter soklo kaj apofigo.

Jen diversaj esprimoj:

  • alta listelo de meblo
  • dent-listelo de antikvaj konstruaĵoj
  • frotlistelo de ŝipo
  • gvidlistelo de maŝino
  • haltiga listelo de montgrimpa pioĉeto
  • interetaĝa listelo
  • kaŭĉuka listelo ĉe fervoja vagono
  • kavlistelo ĉe konstruaĵoj
  • kronlistelo ĉe konstruaĵoj
  • ornama listelo ĉe motorciklo
  • ovlistelo ĉe konstruaĵoj
  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 128.
  2. Azorín, samloke.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by razib.in