Liturgia jaro de la Katolika Eklezio

Resurekto de Jesuo, de Matthias Grünewald.

Katolika liturgia jaro estas dirita la maniero per kiu la Katolika Eklezio dividas la jaran tempon por celebri la “misterojn” aŭ eventojn de sia Sinjoro.

La Sankta Semajno estas la pivoto de la Liturgia jaro de la Katolika Eklezio.

La liturgia jaro en la Katolika Eklezio ne perfekte korespondas al la civila jaro kaj, escepte por iuj orientaj ritoj, havas varian longon ĉar la datoj de komenco kaj fino estas ŝanĝeblaj. El tio sekvas ke ne ekzistas por la tuta Katolikismo unika liturgia jaro ĉar la samo varias:

Tial, simple sed precize, oni rajtas aserti ke:

  • ekzistas tiom da liturgiaj jaroj kiom da katolikaj ritoj, kaj
  • ĉiu liturgia jaro estas la laŭtempa esprimo de la relativa katolika liturgia rito.[1]

Inter la diversaj liturgiaj jaroj konserviĝas komunaj elementoj, aparte inter tiuj de la sama rita familio, ĉar plej rimarkindaj estas la multegaj komunaj faktoroj inter la relativaj kaj unuopaj proprajuraj eklezioj ĉiuj en komunio kun la papo, kaj do inter ili.

  1. Kutimiĝintis en la komuna lingvaĵo la kutimo paroli pri liturgia jaro de la Katolika Eklezio; sed la esprimo, spite de sia sugestieco, generas eraron kiel implicite supre montrate.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy