Liv ULLMANN [liv ULman] (naskiĝis la 16-an de decembro 1938) estas norvega aktorino, scenaristino kaj reĝisorino.
Liv Ullmann naskiĝis en Tokio kaj pasigis sian junaĝon en Trondheim, Norvegio. En la jaro 1963 ŝi ekkonis la svedan reĝisoron Ingmar Bergman, kun kiu ŝi faris naŭ filmojn kaj havas unu filinon: Linn.
Ekde 1992 Liv Ullmann laboras ankaŭ kiel reĝisorino. Krome ŝi engaĝiĝas por la internacia organizo UNICEF.