Lublina Unio - unuiĝo de Krono de la Regno de Pollando kaj Granda Duklando Litova kreita la 1-an de julio 1569 dum sejmo en Lublino. Ĝi estis reala unio, kontraste al antaŭaj, personaj unioj polaj-litovaj, kie komuna estis nur persono de monarko.
Ĝi estis aprobita la 28-an de junio, subskribita la 1-an de julio kaj fine ratifita de reĝo la 4-an de julio 1569. Ĝi estigis novan ŝtaton, nomatan Respubliko de Ambaŭ Nacioj, kie komunaj estis: reĝo, sejmo, valuto, eksterlanda kaj defenda politikoj. Apartaj restis fiskoj, armeoj, oficoj kaj juĝistaroj.