Ludilo

Infanoj kun hulringoj.
Lignaj ludiloj en Ĉannapatna, barata urbo fama pro siaj ludiloj.
Knaboj ludantaj per simplaj biciklaj rulringoj en Toronto, 1922.
Knaboj flugigantaj kajton. Gravuraĵo publikigita en Germanio en 1828 fare de Johann Michael Voltz.

Ludilo estas objekto per kiu oni ludas. Ilin uzas ĉefe infanoj kaj maskotoj, sed ankaŭ plenkreskuloj povas amuziĝi per ludiloj. Ludi per ludiloj estas ĝuenda maniero trejni junulon por vivo en socio; kaj tion faras ankaŭ en naturo kelkaj bestoj, laŭ kiu gepatroj lernigas ekzemple ĉasadon aŭ diferencigon de manĝaĵoj. Oni uzas tre diversajn materialojn por fari ludilojn ĝuindajn de kaj junuloj kaj pliaĝuloj (ĉu por donaci ilin aŭ eĉ por ludi mem). Multaj aĵoj estas desegnitaj por utili kiel ludiloj, sed oni povas uzi ankaŭ varojn produktitajn dekomence por aliaj celoj. Ekzemple, infano povas preni ajnan aĵon el la hejmo kaj "flugigi" ĝin traaere en la intenco ke temas pri aviadilo; tiele la uzado de ludilo eĉ stimulas la imagopovon de la uzanto. Alia konsidero estas interaktiva cifereca distrilaro (kiel videoludoj kun partneroj-amikoj aŭ eĉ per cifereca dorlotbesto). Kelkaj ludiloj estas produktitaj dekomence kiel kolekteroj kaj ili celas pli la montron ol la uzadon mem.

La origino de ludiloj estas prahistoria; facile oni trovis pupojn reprezentantajn infanojn, animalojn kaj soldatojn, same kiel reprezentaĵojn de iloj uzataj de plenkreskuloj ĉe la arkeologiaj lokoj kaj elfosaĵoj. Tiuj ludiloj estis faritaj ĉefe por infanoj.[1]

Ludiloj, kaj ludo ĝenerale, estas gravaj kiam ili helpas kreskadon kaj lernadon pri la mondo ĉirkaŭa. Junuloj uzas ludilojn kaj ludas malkovri sian identecon, helpas siajn korpojn kreski forte kaj sane, lernas pri kaŭzo kaj rezulto, esploras rilatojn kaj praktikas lertecojn kiuj necesos al ili kiam plenkreskuloj. Tiuj uzas ludilojn kaj ludas laŭ maniero por formi kaj plifortigi sociajn ligojn, lerni kaj instrui, rememori kaj plifortigi la lecionojn el sia junaĝo, malkovri sian identecon, ekzerci siajn menson kaj korpon, esplori rilatojn, praktiki lertecojn kaj ornami siajn vivajn spacojn.

  1. Definition of "toy" from etymonline.com

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy