Ludwig Andreas Feuerbach (naskiĝinta la 28-an de julio 1804 en Landshut; mortinta la 13-an de septembro 1872 en Rechenberg ĉe Nurenbergo[1]) estis germana materiisma filozofo kaj antropologo, kies kritiko de religio kaj idealismo grave influis la movadon de la Antaŭmarto kaj formulis vidpunkton de kompreno, kiu baziĝis por la modernaj homsciencoj, ekzemple psikologio kaj etnologio.
Lia patro estis la fama juristo kriminala Paul Johann Anselm von Feuerbach.