MF 01 | |
---|---|
Veturanta materialo de la metroo de Parizo | |
MF 01 en Stalingrad | |
Nomo kaj tipo | |
Alia nomo | MF 2000 |
Servado | |
Fervoja operatoro | RATP |
Linioj | |
Servadojaroj | 2008 - 2016 |
Produktado | |
Produktisto | Bombardier Transport,
Alstom, Areva TA, Ansaldo STS France |
Nombro de konstruitaj trajnoj | 159 (9-a de septembro 2016) |
Trajtoj | |
Longeco | 75,80 m |
Larĝeco | 2,40 m |
Alteco | 3,444 m |
Pordoj | 3 ambaŭflanke |
Maksimuma rapido | 70 km/h |
Pezo | 127,5 t |
Kapacito | 581 |
Elirpovumo | 1236 kW |
Kurenta sistemo | 750 V |
La MF 01 (Metroo Fera mendo 2001, teĥnika nomo) aŭ MF 2000 (Metroo Fera komisio 2000, komerca nomo) estas materialo veturanta sur fer-radoj kiu devas en la fino anstataŭi vagonarojn de la Metroo de Parizo de tipo MF 67 sur linioj 2, 5 kaj 9.
Mendita en 2001 de RATP, ĝi estis disvastigita de 2008 ĝis 2011 sur linio 2 (Porte Dauphine - Nation), poste de 2011 ĝis 2013 sur linio 5 (Bobigny - Place d'Italie).
Inter ĝiaj ĉefaj karakterizaĵoj troviĝas trairado inter veturiloj same kiel en vagonaroj de tipo MP 89, malpligrandigo de nombro da sidlokoj tiel trapasante de pozicio 2+2 (MP 89 CC, MF 67) al 2+1 (MP 89 CA), kun pli larĝaj sidlokoj, kaj po tri paroj da larĝaj pordoj per framo.