Madagaskaro, oficiale Madagaskara Respubliko, nomata ankaŭ Malagasio, estas insulaŝtato lokita en la okcidenta parto de la Hinda Oceano. La insulon apartigas el la sudorienta bordo de Afriko la 400-kilometrojn larĝa Mozambika Kanalo; sed iam ne ekzistis tiu kanalo, kaj la insulo estis parto de la suda kontinento Gondvano. Poste ĝi disiĝis, kaj la apartiĝo daŭras milionojn da jaroj. Pro tio kaj bestaro kaj vegetalaro enhavas multajn endemiismojn, kiel la lemuroj. La insulo estas la plej granda en Afriko kaj la kvina plej granda en la mondo. La ĉefurbo de Madagaskaro estas Antananarivo.
Dum la plej granda parto de la 19-a jarcento, la insulo estis administrita de la madagaskara reĝlando, kiun sekve aboliciis la francajkoloniistoj. En 1960, Madagaskaro refariĝis sendependa, sed restas ĝis hodiaŭ forte influita de Francio, kaj politike kaj ekonomie.