Madrido | |||
hispane Madrid | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Madrid | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
---|---|---|---|
Duoninsulo | Iberio | ||
Regiono | Madrida Regiono | ||
Provinco | Provinco de Madrido | ||
Historia regiono | Hispania Tarraconensis | ||
Konataj lokoj | 5
| ||
Fontanoj | 5
| ||
Rivero | Manzanaro | ||
Situo | Madrido | ||
- alteco | 655 m s. m. | ||
- koordinatoj | 40° 23′ 00″ N 03° 43′ 00″ U / 40.38333 °N, 3.71667 °U (mapo) | ||
Areo | 605,77 km² (60 577 ha) | ||
- de metropolo | 10 506,0 km² (1 050 600 ha) | ||
Loĝantaro | 3 255 944 (2009) | ||
- de metropolo | 6 458 684 | ||
Denseco | 5 374,88 loĝ./km² | ||
- de metropolo | 615 loĝ./km² | ||
Parkoj | Parko Retiro, Reĝa Botanika Ĝardeno | ||
Fondita | 9-a jarcento | ||
Urbestro | José Luis Martínez-Almeida
(Popola Partio) (ekde 15-a de junio 2019) | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 28001 - 28080 | ||
Telefona antaŭkodo | +34 91
+34 81 | ||
Situo enkadre de Eŭropo
| |||
Situo enkadre de Hispanio
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Madrid | |||
Retpaĝo: www.madrid.es | |||
Madrido estas la ĉefurbo de Hispanio, de la Madrida Regiono, kaj de la samnoma provinco.[1] Ankaŭ konata kiel La Vilaĝo kaj Kortego, Madrido estas la plej granda kaj loĝata urbo en Iberio, atingante oficiale 3 232 463 da loĝantoj ene de la municipo.[2][3] Kiel ĉefurbo de la hispana ŝtato, Madrido gastigas la sidejojn de la Registaro, la Ĝeneralaj Kortumoj, Ministerioj, Institucioj kaj Organismoj, kaj la oficiala plentempa rezidejo de la gereĝoj de Hispanio. Laŭ ekonomika vidpunkto, Madrido estas la plej grava kaj ĉefa financa kaj entreprena centro de Hispanio, nuntempe, 50.1% el la enspezoj de la 5 000 ĉefaj hispanaj entreprenoj sidejas en Madrido. Madrido ankaŭ estas sidejo de la ĉefa enlanda valormerkato, de multnombraj naciaj entreprenoj kaj de pluraj el la plej grandaj korporacioj de la mondo.[4][5] Laŭ internacia skalo, Madrido gastigas la tutmondan sidejon de Monda Organizaĵo pri Turismo, la sidejon de la Ĝenerala Iberamerika Sekretariejo, kaj la sidejon de la Organizo de Iberamerikaj Ŝtatoj por la Edukado, Scienco kaj Kulturo. La urbo ankaŭ gastigas la ĉefajn internaciajn instituciojn kiuj regulas kaj disvastigas la hispanan lingvon: la Konstantan Komisionon de la Asocio de Akademioj de la Hispana Lingvo,[6] la sidejon de la Real Academia Española (RAE) kaj la centran sidejon de la Instituto Cervantes. Madrido organizas multajn foirojn, inkluzive de FITUR, Madrido Fusio, ARCO, SIMO TCI, Salono Madrida de la Aŭtomobilo kaj la Cibeles Madrid Fashion Week. La urbo estas influa kulturcentro, ĝi havas altkvalitajn muzeojn tutmonde konatajn inter kiuj elstaras la Prado-Muzeo, sendube unu el la plej gravaj de la mondo, la muzeo Thyssen-Bornemisza, kaj la Muzeo Reĝino Sofia.
La hodiaŭa urbo havas siajn originojn en la hispan-islama fortikaĵo antaŭe nomata Maǧrīţ (AFI [maʤriːtˁ]), skribita en la araba: مجريط; ankaŭ nomata en antikva kastilia lingvo kiel Magerit aŭ Matrit, kaj kelkaj esploristoj, laŭ arkeologiaj restaĵoj, subtenas ke la urbo estis konstruita sur antaŭa visigota vilaĝo en la 7-a jarcento, nomita Matrice (rojo). La urbo estis konkerita de la kristana reĝo Alfonso la 6-a de Leono kaj Kastilio en 1083, la vilaĝo estis nomumita en 1561 kiel sidejo de la kortego de Filipo la 2-a, kiu konvertis ĝin al la unua konstanta ĉefurbo de la hispana monarkio. Ekde tiam, escepte de mallonga periodo inter 1601 kaj 1606 kiam la ĉefurbeco portempe transloĝiĝis al Valadolido, Madrido estas la ĉefurbo de Hispanio kaj sidejo de la Nacia Registaro.[7]