Madrigala komedio estas termino por speco de distra muziko el la malfrua 16-a jarcento en Italio, en kiu grupoj de kunrilataj, ĝenerale akapelaj madrigaloj estis kantataj sinsekve, ĝenerale rakontantaj historion, kaj iafoje havantaj malstriktan draman disvolviĝon. Ĝi estas grava antaŭaĵo de opero. La termino devenas de la 20-a jarcento (Alfred Einstein).
La unua kolektaĵo de madrigaloj, kantataj kiel aro kaj rakontantaj kompreneblan (kaj treege komikan) historion, estis Il cicalamento delle donne al bucato ("La klaĉado de la virinoj en la vestlavejo"), de Alessandro Striggio, kiun ĉi tiu verkis en 1567. Pli malfruaj madrigalaj komedioj estis iafoje dividitaj en aktojn, inkluzive antaŭparolon, kaj kvankam ne temis pri "rolado" en la senco de opero, oni ilin prezentis podie kun detale pentritaj fonoj (ekz., ankoraŭ ekzistas pritranĉaĵo montranta la antaŭparolon de L'Amfiparnaso de Orazio Vecchi (1597): kantisto evidente surportas kostumon en la fono de urba strato). La direkto de Vecchi en la partituro, tamen, estas ke la kantistoj ne rolu, sed ke la aŭskultantaro enmetu la agadon interne. Li parolas al la aŭskultantaro en la antaŭparolo de la verko: "La spektaklo, pri kiu mi parolas, estu vidata en via menso; ĝi envenas ne tra viaj okuloj, sed tra viaj oreloj: anstataŭ rigardi, aŭskultu, kaj silentu."
La formo estis populara aparte en la 1590-aj jaroj kaj kelkajn jarojn post 1600, nur en Italio, sed ŝajnas, ke ĝi perdis publikan estimon post la kreo de opero ĝuste en 1600 — kvankam ankaŭ akapelaj madrigaloj tiam malaperis. La muziko de madrigalaj komedioj estas leĝera, kaj la temoj estis senvarie komikaj.
Ĉefaj komponistoj de madrigala komedio inkluzivis Alessandro STRIGGIO, Adriano Banchieri, Giovanni Croce, kaj Orazio VECCHI.