Majaoj

Majaoj
civilizaciostilokulturo • grupo • antikva civilizacio • Antaŭkolumba Ameriko • historia lando
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Majaaj centroj klasikaj (o) kaj postklasikaj (kvadratetoj).
La Templo de Kukulkano (Chichén Itzá).
Detalo de la Lintelo 26a de Yaxchilán.
Video de la jutuba kanalo Scivolemo pri Palenke kaj Pakal la Granda.

La majaoj estas indiĝena popolaro de Centra Ameriko, kiu ĝuis tre gravan civilizacion inter la 3-a kaj la 10-a jarcento. Ĝi okupis grandan areon inter la nuna sudo de Meksiko (precipe Jukatano, sed ankaŭ Campeche, Quintana Roo, Chiapas kaj Tabasco), Gvatemalo, Belizo kaj okcidento de Honduro kaj Salvadoro.

La majaa kulturo estis civilizacio mezamerika kiu disvolviĝis en la menciitaj areoj, enhavantaj pli ol 300 000 km². Ĝi hegemoniis laŭlonge de pli ol du jarmiloj en nombraj socikulturaj aspektoj kiel ekzemple pro sia skribsistemo, unu el la malmultaj skribsistemoj plene disvolvigitaj en la Antaŭkolumba Ameriko, pro sia arto, arkitekturo, mitologio kaj rimarkindaj sistemoj de nombrosistemo, same kiel en astronomio kaj matematiko.

Dum la forma periodo, antaŭ la jaro 2000 a.n.e., startis la disvolvigo de la agrikulturo kaj la populacio fariĝis malnomada setliĝante en la unuaj domaroj. En la periodo antaŭklasika (ĉirkaŭ la jaro 2000 a.n.e. ĝis la jaro 250 a.n.e.) disvolviĝis la unuaj kompleksaj socioj kaj oni ekkultivis la bazajn nutraĵojn de la majaa dieto: nome maizo, fazeolo, kukurboj kaj kapsiketoj. La unuaj majaaj urboj disvolviĝis ĉirkaŭ la jaro 750 a.n.e. Ĉirkaŭ la jaro 500 a.n.e. tiuj urboj posedis jam monumentan arkitekturon, enhavante grandajn templojn kun fasadoj de stuko. La glifa skribmaniero uziĝis ekde la 3-a jarcento a.n.e. En la malfrua antaŭklasika disvolviĝis grandaj urboj en la Petena Baseno, kaj ekzemple Kaminaljuyu atingis elstarecon en la gvatemala altebenaĵo. Ekde ĉirkaŭ la jaro 250 a.n.e., la klasika periodo estis markita grandmezure per la starigo de monumentoj skulptitaj uzante la datojn de longdaŭra kalkulo. En tiu periodo disvolviĝis granda nombro de urboŝtatoj ligitaj inter si per kompleksa komercreto. En la malsupraj majaaj teroj aperis du grandaj rivalaj potencoj, nome Tikal kaj Calakmul. Okazis ankaŭ fremda interveno en la majaa dinastia politiko de la urbo Teotiŭakano de la centro de Meksiko. En la 9-a jarcento okazis ĝenerala politika falo en la majaa centra regiono, kiu okazigis enlandajn militojn, abandonon de la urboj kaj loĝantarajn translokigojn (amasa migrado) al la nordo. Dum la postklasika periodo aperis Chichén Itzá en la nordo, kaj okazis la ekspansio de la kiĉea regno en la Gvatemala Altebenaĵo. En la 16-a jarcento finfine alvenintoj de la Hispana Imperio konkeris la mezamerikan mondoregionon, kaj post longa serio de militkampanjoj la lasta majaa urbo perdis sian suverenecon en 1697.

La politika povo dum la klasika periodo centriĝis en la koncepto de la «dia reĝo», kiu agis kiel peranto inter la mortontoj kaj la supernatura medio. La monarkio estis kutime hereda kaj patroflanka, kaj la povo pasis al la unuenaskito, kvankam foje ankaŭ virinoj plenumis la povon kiel regentoj de siaj neplenkreskaj filoj aŭ eĉ pro propra rajto. La majaa politiko estis dominata per sistemo de patroneco, kvankam la preciza politika kompono de regno variis el urboŝtato al urboŝtatoj. Ĝenerale ĉiu domaro havis tribestron, kiu respondecis antaŭ regiona senjoro (Ajaŭ) superkontrolita de dieca senjoro (Kuhul Ajaŭ) kaj en kelkaj okazoj kiel ĉe Tikal, estis eĉ supera reganto (reĝo de reĝoj) nome Kalomté. Ĉirkaŭ la malfrua klasika periodo, la aristokrataro estis konsiderinde pliigita kaj estis limigita la ekskluziva povo de la dieca reĝo.

La majaa civilizacio disvolvigis formojn de arto tre prilaboritaj kaj nekonataj de samtempaj kaj samkontinentaj kulturoj uzante kaj longdaŭrajn kaj nedaŭrajn materialojn, kiel ligno, jado, obsidiano, ceramiko, monumentoj el ĉizita ŝtono, stuko kaj murpentraĵoj fajne kreitaj.

En la majaaj urboj la urbocentro estis okupita de kompleksoj kaj ceremoniaj kaj administraj, ĉirkaŭita de neregula etendo de loĝejaj kvartaloj. Ofte la diversaj partoj de urbo estis konektitaj per ŝoseoj. La ĉefa arkitekturo de la urbo estis komponita de palacoj, piramidecaj temploj, ceremoniaj pilkludejoj, kaj strukturoj linigitaj por la astronomia observado. La majaa elito scipovis kaj lego kaj skribi, kaj disvolvigis kompleksan sistemon de glifa skribmaniero, nome unu el la plej antaŭenirintaj el la Antaŭkolumba Ameriko. La majaoj gravuris sian historion kaj ritan sciaron en libroj en formo de ekranego, el kiuj restis nur tri ekzempleroj kun senduba aŭtenteco, la cetero estis detruita de la hispanaj konkistadoroj. Ekzistas ankaŭ granda nombro de ekzemploj de majaaj surskribaĵoj en la steleoj kaj la ceramiko. La majaoj disvolvigis kompleksan serion de interplektitaj ritaj kalendaroj, uzis la matematikon kaj estis unu el la unuaj popoloj kiuj uzis la eksplicitan nulon en la tuta mondo. La majaoj praktikis la homajn oferojn kiel parto de sia religio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by razib.in