Malalta-pasa filtrilo

Simbolo de malalta-pasa filtrilo en strukturaj diagramoj

Malalta-pasa filtriloalta-tranĉa filtrilo estas filtrilo kiu trapasigas signalojn de malaltaj frekvencoj kaj malamplifas (malpligrandigas je amplitudopovumo) signalojn de pli altaj frekvencoj. La frekvenco proksime de kiu okazas la disdivido estas la fortranĉa frekvenco. La reala kvanto de malamplifo por ĉiu frekvenco varias de filtrilo al filtrilo. Malalta-pasa filtrilo estas kontraŭa de alta-pasa filtrilo, kaj bendo-pasa filtrilo estas kombinaĵo de malalta-pasa kaj alta-pasa filtriloj.

Malalta-pasaj filtriloj ekzistas en multaj malsamaj formoj, inkluzivante elektronikajn cirkvitojn, ciferecajn filtrilojn por glatigado de aroj de datumoj, akustikajn barilojn, malklarigon de bildoj, kaj tiel plu. La movanta averaĝa operacio uzata por prilaboro de tabeloj de nombraj datumoj estas speco de malalta-pasa filtrilo, kaj povas esti analizita kun la samaj signal-prilaboradaj manieroj kiuj estas uzataj por la alia malalta-pasaj filtriloj.

Malalta-pasaj filtriloj provizas glatigon de formo de signalo, forprenante la mallonge daŭrajn fluktuojn, kaj lasante la pli longe daŭrajn tendencojn.

La signifoj de vortoj "malalta" kaj "alta" en la nomo de la filtrilo estas nur la karakterizo de la filtrilo relative al si mem. La termino "malalta-pasa filtrilo" nur temas pri la formo de la filtrila frekvenca karakterizo; iu alta-pasa filtrilo povas esti konstruita tiel ke ĝi tranĉas for je pli suba frekvenco ol iu malalta-pasa filtrilo; la nomo ne difinas komparon de karakterizoj de pluraj filtriloj.

Ankaŭ integralilo estas ekzemplo de malalta-pasa filtrilo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy