Maldika intesto

Maldika intesto, oranĝkolora.

La maldika intesto estas la parto de la nutrokanalo inter la stomako kaj la dika intesto, kaj estas la loko, kie okazas la fina ensorbiĝo de manĝaĵo. La maldika intesto (7 m longa ĉe homo, 40 m ĉe bovo) konsistas el duodeno, jejuno, kaj ileo).

Ĝia rolo konsistas el miksado de nutraĵo, digestado de la tri nutreroj, lipidoj, glucidoj, protidoj danke al la hepata galo, pankreata suko kaj intesta suko, absorbado per viloj de la tri nutreroj, de vitaminoj, jonoj (kalcio, natrio, kalio, ktp), fero, akvo kaj galaj saloj, kaj forigo de la neabsobitaĵoj al la kojlo.

La duodeno estas la plej mallonga parto de la maldika intesto, kaj estas la loko, kie la preparoj por ensorbiĝo de manĝaĵoj komenciĝas. Ĝi ricevas galon kaj pankreatan sekrecion tra la pankreata dukto, regata de la hepatopankreata sfinktero.

La interna surfaco de la jejuno estas kovrata de viloj, malgrandaj fingroformaj elstaraĵoj, kiuj helpas la ensorbiĝon de nutraĵoj el la manĝitaĵoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy