filmo | |
---|---|
Originala titolo | Maleficent |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 30 maj. 2014 |
Ĝenro | fantasta filmo, filma dramo, agfilmo, adoleskanteca filmo, porfamilia filmo, dark fantasy, aventura filmo, amdramo, amafera filmo, fabelfilmo |
Kameraado | Dean Semler |
Reĝisoro(j) | Robert Stromberg |
Produktisto(j) | Joe Roth |
Scenaro | Linda Woolverton |
Loko de rakonto | Francio |
Muziko de | James Newton Howard |
Rolantoj | Angelina Jolie • Elle Fanning • Sharlto Copley • Juno Temple • Sam Riley • Miranda Richardson • Imelda Staunton • Brenton Thwaites • Janet McTeer • Kenneth Cranham • Lesley Manville • Hannah New • Sarah Flind • Ella Purnell |
Produktinta firmao | Walt Disney Pictures Roth Films |
IMDb | |
Maleficent (esperante Maliculin') estas usona aventura fantasta filmo de 2014 bazita sur la malbona sorĉistino kaj feo-antagonisto de la filmo Sleeping Beauty de 1959, kiu mem baziĝas sur la samnoma fabelo de Charles Perrault kaj de Fratoj Grimm. Ĝi estis reĝisorita de Robert Stromberg kaj en ĝi ĉefrolas Angelina Jolie, Elle Fanning, Sharlto Copley, Sam Riley, Lesley Manville, Kenneth Cranham, Hannah New, Brenton Thwaites, Imelda Staunton, kaj Juno Temple. La filmado komenciĝis la 18-an de junio 2012 kaj la filmo unue aperis en kinejoj la 30-an de majo 2014.