Per la termino malmoralo, kaj pli simple senmoralo, oni intencas la kontraŭon de la moralo, kaj nome la kontraŭo de tiu amplekso de reguloj kaj normoj gvidantaj la konduton de la homaj estuloj en diversaj historiaj epokoj kaj en la diversaj socioj.
La koncepto pri malmoralo, tial, estas iamaniere ligita ankaŭ al ŝanĝiĝo de epoko kaj spaco, kvankam oni devas sendube aserti ke ekzistas iuj fundamentaj principoj komunaj al ĉiuj konsciencoj, kies malobeo konstituas malkaŝan malmoralan agaron.[1]
Iuj esploristoj pri la homa konscienco kaj sociologoj kaj filozofoj, eĉ konstatante tiun distingon de normoj sendependaj kaj normoj dependaj de eksteraj cirkonstancoj kaj de la laŭtempa variado de moralaj kondutoj, emas redukti ankaŭ tiujn de la natura morala leĝo al libera elekto de la socio tiel ke la tuta moralo fariĝas konvencio kaj elpensaĵo de la libera volo kaj malmoralo reduktiĝas al la nura malobeo de tiuj sociaj decidoj. (Historia materiismo, Sociologio, Psikoanalizo, André Gide, Hedonismo).
Kutime la komuna konscienco opinias ke malmoralo realiĝas ĉu nivele de intenco (sekreta malamo, ekzemple) ĉu nivele de aktiveco (malamaj agoj konataj aŭ nekonataj).
Difino pri la kontraŭo de moralo estas ekstreme malfacila, foje, kaj komplika spite de iu neforigebla instinkto, en la homo, kiu lin gvidas konsciiĝi pri moraleco kaj malmoraleco (kaj senmoraleco).