Malofta malsano

Malofta malsano, ankaŭ nomata orfa malsano, estas ajna malsano kiu influas malgrandan procenton de la loĝantaro. Nuntempe oni taksas, ke ekzistus inter 5 000 kaj 8000 da tiuj malsanoj : la nombro da trafitaj homoj superas tiun trafitaj de kanceroj.

Plej multaj el tiuj maloftaj malsanoj havas genetikan originon, kaj tial ĉeestas dum la tuta vivo de la persono, eĉ se simptomoj ne tuj aperas. Multaj maloftaj malsanoj aperas frue en la vivo kaj ĉ. 30 procento de infanoj kun maloftaj malsanoj mortos antaŭ atingi sian kvinan vivojaron.[1]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-12-03. Alirita 2011-02-01.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy