La Malta Ordeno aŭ Ordeno de Malto aŭ Suverena Ordeno de la Maltaj Kavaliroj estas kvazaŭ-ŝtata suverena subjekto de la internacia juro, sen ŝtata teritorio.
Ĝia plena nomo estas en la itala lingvo Sovrano Militare Ordine Ospedaliero di San Giovanni di Gerusalemme di Rodi e di Malta (Suverena Milita/Kavalira Hospitala Ordeno de Sankta Johano de Jerusalemo de Rodoso kaj de Malto). La itala estas la oficiala lingvo de la ordeno. Ĝia valuto estas la eskudo (1 Scudo = 12 Tari = 240 Grani). De 1961 ĝi (denove) stampas proprajn monerojn, de 1966 ĝi eldonas poŝtmarkojn.