Manika Markolo | ||
---|---|---|
markolo, maro [+] | ||
Akvejo | Atlantiko | |
Koordinatoj | 50° 0′ 0″ N, 2° 0′ 0″ U (mapo)50-2Koordinatoj: 50° 0′ 0″ N, 2° 0′ 0″ U (mapo) | |
Manika Markolo | ||
Vikimedia Komunejo: English Channel [+] | ||
La Manika Markolo aŭ "Maniko" (angle The English Channel [ði ˈɪŋglɪʃ ˈʧænəl], france La Manche [la mã̃ʃ]) disigas la britan insulon de la kohera eŭropa landmaso kaj ligas la Nordan Maron kun la Atlantika Oceano. Ĝi situas inter Francio kaj Belgio sudflanke kaj Britio nordflanke. La nomon ĝi ricevis pro sia formo simila al maniko. En la markolo troviĝas insuloj, kiuj apartenas al Britio, la Manikinsuloj kaj insulo Wight. La plej granda rivero, kiu enfluas la markolon, estas Sejno. Konataj urboj ĉe la bordoj de "Maniko" estas Le Havre, Calais kaj Cherbourg (en Francio), Southampton, Dover kaj Plymouth (en Britio).