Mano

Maldekstra mano de interna flanko
Manetoj de Java tupajo (Tupaia javanica) sur mano de homo (Homo sapiens)

La mano (el la latina lingvo manus) estas la parto de la brako de homo aŭ alia primato, kie la membro finiĝas. Ĉi tiu parto de la membro estas speciale uzata por teni kaj preni aĵojn. Mano estas konektata al la brako per la pojno. Norme, homa mano havas kvin fingrojn: dikfingron, montrofingron, mezfingron, ringofingron, kaj etfingron.

En homa biologio, la koncepto de dominanta mano referencas al pli ampleksa lerteco, rendimento, rapido, precizeco aŭ individua prefero por la uzado de difinita mano (ĉu la dekstra ĉe dekstramanuloj; ĉu la maldekstra ĉe maldekstramanuloj). La pli malkapabla mano aŭ tiu por kiu oni montras malpli grandan preferon, estas nomata nedominanta mano.

Fermita mano nomiĝas pugno.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy