Manresa

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Manresa (stacidomo).
Manresa

Flago

Blazono

Flago Blazono
La Seu el la turo Sankta Katerino
La Seu el la turo Sankta Katerino
municipo de Katalunio
Ŝtato Flago de Hispanio Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Flago de Katalunio Katalunio
Provinco Barcelono
Komarko Bages
Poŝtkodo 08241
Areo 41,66 km²
Alteco 238 m.
Distanco 64,5 km de Barcelono
Loĝantaro 78 877 loĝ. (2023)
Riveroj Cardener kaj Llobregat
Retejo https://manresa.cat
Koordinatoj 41° 43′ 46″ N 1° 49′ 38″ O / 41.72944 °N, 1.82722 °O / 41.72944; 1.82722 (mapo)
Map
vdr

Manrezo aŭ Manresa (prononco en la kataluna: [mənˈrɛzə]) estas la ĉefurbo de la komarko Bages, en la Provinco Barcelono, Katalunio. Ĝi troviĝas ĉirkaŭ 60 km de la urbo Barcelono, en la koro de Katalunio, kie markas limon inter la industria suda regiono kaj la pli kampara norda regiono.

Manresa havas fabrikojn de teksaĵoj, ŝpinitaĵoj, kemiaĵoj kaj maŝinaro. En la lastaj jardekoj ĝi substituis la industrion al la komerco. Estas urbo kun interesa aro da mezepokaj konstruaĵoj, kun sia ponto super la rivero Cardener kaj sia gotika preĝejo (nomita La Seu, katalune). Krome oni povas ankaŭ trovi barokajn preĝejojn kaj interesajn modernismajn konstruaĵojn.

Ĝi situas precize en la angulo kie 5 km distance kunfluiĝas de la riveroj Llobregat kaj Cardener. Ĝi estas grava nodo de komunikvojoj, aparte kun la Ŝoseo de la Llobregat, inter la montoj kaj la maro, kaj la Transversa Ŝoseo, inter la internaj valoj de Urgell kaj Segarra kaj la orientaj regionoj de la lando. Manresa ĉiam ludis tra la historio tre grava rolo en la organizado de centra Katalunio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy