Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Maine |
Mansio | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Province du Maine | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
eksa administra teritoria unuo • graflando • malnova provinco de Francio | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Provinco de la reĝlando Francio
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Mansio, france Maine, estis historia kaj kultura franca regiono, respondanta al malnova provinco kaj kies ĉefurbo estis Le Mans. Mansio estis ankaŭ graflando poste duklando. Kvankam la provinco malaperis, la termino « Maine » estas ankoraŭ uzata por difini la teritorion de la departementoj Sarthe kaj Mayenne. La teritorio de Mansio respondas vere al tiuj departementoj. Ili tamen ricevis ankaŭ teritoriojn de Anĵuo kaj, kaze de Sarthe, tiun de la graflando Perĉo.
La provinco ŝuldas sian nomon al la gaŭla popolo de la cenomanoj. Mansio, kiel graflando, aperis en la 9-a jarcento, en la karolida periodo. Ĝi okupis strategian pozicion, ĉar ĝi estis ĉe la limo de Bretonio, de Normandio kaj de Anĵuo. Ĝi utilis kiel bufra ŝtato ĝis la fino de Mezepoko kaj suferis purajn militojn ligitajn al la kapetidoj kaj plantaĝenetoj. Ĝi estis alligita al la reĝa bienaro en 1204 poste ĝi estis disigita en 1790 okaze de la kreo de la departementoj.
La termino « Maine » estas ankoraŭ uzata nun de pluraj institucioj kaj entreprenoj, aparte en Sarthe, kiel la taggazeto Le Maine libre, la Universitato du Mansio, Francio Blua Mansia kaj la regiona naturparko Normandio-Mansio.
Mansio kovras proksimume 10 000 km² kaj enhavas 800 000 loĝantojn, nomitajn franclingve Mainiots kaj Mainiotes. Krom la historia ĉefurbo Le Mans, la ĉefaj urboj estas Laval, Sablé-sur-Sarthe, Mayenne, Mamers kaj La Ferté-Bernard.
La aŭtoritatoj de la usona ŝtato Majno, origine koloniita de francoj, oficiale agnoskis la francan Mansion kiel la originon de la nomo de ilia ŝtato[1].