Maorea lingvo

Maorea lingvo
shimaore
dialektonatura lingvomoderna lingvo
Komora lingvo
Parolata en Majoto (Maore)
Parolantoj proksimume 80 000 (2 002)
Skribo Maore Ajami, Maore Latin
Lingvistika klasifiko
Niĝerkonga lingvaro
Atlantikokonga
Voltakonga
Benue-konga
Bantua lingvaro
Svahilaj lingvoj
Komora lingvo
Maorea
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 bnt
  ISO 639-3 swb
  SIL swb
  Glottolog maor1244
Angla nomo Maore
Franca nomo mahorais
vdr

La maorea lingvo ("Shimaore" [Ŝimaore], aŭ "Mahorais" [Maore'] en la franca) estas unu el la du ĉefaj indiĝenaj lingvoj parolataj en Majoto (Maore). Ĝi estas dialekto de la komora lingvo, dum la buŝia ("Kibushi") estas najbara al lingvoj parolataj en Madagaskaro. Se historie la maorea - same kiel la buŝia - estis la kampara lingvo de Majoto, ĝi fakte fariĝas la indiĝena lingvafrankao por ĉiutaga uzo, notinde pro plimultiĝo de la popolo parolanta la maorean. La maorea enestas la novajn televidajn programojn de RFO. La popolnombrado de 2002 montris, ke 80140 personoj parolas la maorean en Majoto.

Hodiaŭ la maorean klare minacas la franca. Krom tio ke kelkaj parolantoj de Majoto parolas la francan lingvon, tiu lasta estas la lingvo de instruado, scio kaj… dungo. Pro tio, kulturaj asocioj, interalie SHIME, provas reanimi flamon kaj redoni al la maorea ĝian plenrajton.

Reciproka interkompreno inter Shindzuani parolata en Anjuano kaj Shimaore estas preskaŭ plena; nur kelkaj etaj fonetikaj diferencoj, kaj lokaj leksikaj apartaĵoj ilin diferencigas.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy