Marko Polo | |
---|---|
venecia komercisto kaj esploristo | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-a de septembro, 1254 en Venecio aŭ Curzola, Venecia Respubliko |
Morto | eble 9-a de januaro, 1324 en Venecio, Venecia Respubliko |
Tombo | San Lorenzo, Venice (en) 45° 26′ 14″ Nordo 12° 20′ 44″ Oriento / 45.4373 °N, 12.3455 °O (mapo) |
Lingvoj | venecia • itala |
Ŝtataneco | Venecia respubliko |
Familio | |
Patro | Niccolò Polo (en) |
Edz(in)o | Donata Badoer (en) (1300 (Gregoria)–1324) |
Infanoj | Fantina Polo (en) , Agnese (en) |
Parencoj | Maffeo Polo (en) (onklo) |
Okupo | |
Okupo | komercisto verkisto vojaĝisto entreprenisto mondovojaĝisto diplomato ambasadoro esploristo memuaristo |
Verkoj | The book of Ser Marco Polo the Venetian concerning the kingdoms and marvels of the East |
Marko POLO (venecie: Marco Polo [mArko pOlo]) (naskiĝis la 15-an de septembro 1254[1], verŝajne en Venecio aŭ Korcula, Kroatio; mortis la 9-an de januaro 1324 plej frue, sed ne post junio 1325[2]) estis komercisto kaj esploristo el Venecio, Italio. Li estis ŝajne unu el la unuaj okcidentuloj, kiuj vojaĝis laŭ la Silka Vojo al Ĉinio (kiun li nomis Catai [katAj]) kaj vizitis la Grandan Ĥanon de la Mongola Imperio, Kublaj Ĥano (nepo de Ĝenĝis Ĥano). Liaj vojaĝoj priskribiĝis en la libro Il Milione (de la kromnomo de lia familio, Emilione). Kelkaj opinias, ke Marko Polo estis unu el la plej bonaj esploristoj en la homa historio; dum aliaj ne kredas tion, kaj opinias, ke li estis fanfaronulo, ĉar ekzemple en lia libro ekzistas nenia mencio de la Granda Ĉina Muro.
Laŭ aliaj esploroj, Marko Polo veturis nur al Nigra Maro, kie li kolektis rakontojn de la persaj komercistoj (vidu parton pri "polemiko").
Oni supozas, ke la familianoj Polo vivis en Ĉinio dum dek sep jaroj kaj nur poste reiris al Venecio. Je lia reveno, dum mara milito inter Venecio kaj Ĝenovo, Marko kaptiĝis kaj enprizoniĝis. De tie li diktis al Rustichello da Pisa la libron Il Milione.