Marmito

Marmito el 1890 kun movebla tenilo.

Marmito estas granda argila aŭ metala kuirvazo kun du ansoj aŭ alia tenilo.

Ĝi ĉiam havas kovrilon kaj kelkfoje ĝi posedas piedojn.

La vorto venas el la franca lingvo kie ĝi estas substantivigo de la adjektivo marmite, « hipokrita », (ĉar ĝia enhavo restas kaŝita).

La Hugenotoj uzis marmiton sen piedoj por kaŝe kuiri viandon dum la periodo de fasto por eviti skandalon[1].

  1. huguenote

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy