Ĝenerale maro, mondoceano, aŭ simple la oceano, estas la ligita korpo de sala akvo kiu kovras 70.8% de la surfaco de la Tero.[1] La maro moderigas la klimaton de la Tero kaj ludas gravajn rolojn en la akvocirkulado, karbonciklo, kaj nitrogencirkulado. Kvankam la maro estis travojaĝata kaj esplorata ekde prahistorio, la moderna scienca studo de la maro - oceanografio - datas larĝe ekde la brita ekspedicio Challenger de la 1870-aj jaroj..[2] La maro estas konvencie dividita en kvar aŭ kvin grandaj sekcioj, kiaj ekzemple Pacifiko, nomitaj oceanoj dum pli malgrandaj sekcioj, kiel ekzemple Mediteranea Maro, estas konataj pli precize kiel maroj. Tiele maro estas parto de monda oceano, apartigita de ĝi per tero aŭ subakva montara reliefo. Maro diferencas de oceano per hidrologia kaj meteorologia reĝimoj. Ju pli la maro estas izolita per terpecoj, des pli ĝi diferencas de oceano. Laŭ grado de izoliteco de oceanoj, maroj povas esti internaj, periferiaj kaj interinsulaj.
Pro la nuna stato de kontinenta drivo, la Norda Hemisfero nun estas ĝuste same dividita inter tero kaj maro (rilatumo de proksimume 2:3) sed la Suda Hemisfero estas superforte oceana (1:4.7).[3] Saleco en la malferma oceano estas ĝenerale en mallarĝa gamo proksimume 3.5% laŭ maao, kvankam tio povas varii en pli malfermaj akvoj, proksime de la elfluejoj de grandaj riveroj, aŭ ĉe grandaj profundoj. Proksimume 85% de la solidoj en la malferma maro estas natrio kaj klorido. Altamaraj fluoj estas produktitaj per diferencoj en saleco kaj temperaturo. Surfacaj fluoj estas formitaj per la frikcio de ondoj produktitaj per la vento kaj per tajdoj, dum la ŝanĝoj en loka marnivelo produktiĝas per la gravito de la Luno kaj Suno. La direkto de ĉiuj el tiuj estas regita fare de surfacaj kaj submaraj termasoj kaj per la rotacio de la Tero (la koriolisforto).
Iamaj ŝanĝoj en la marniveloj lasis kontinentbretojn, malprofundajn areojn en la maro proksimaj al tero. Tiuj nutraĵ-riĉaj akvoj abundas je vivo, kiuj provizas homojn per grandaj provizoj de manĝaĵo - plejparte fiŝoj, sed ankaŭ mariskoj, mamuloj, kaj algoj - kiuj estas same rikoltitaj kaj en natura medio kaj farmitaj. La plej diversspecaj areoj ĉirkaŭas grandajn tropikajn koralajn rifojn. Balenĉasado en la alta maro oftis ĝis kiam komuna ĉasado kaj la malkreskantaj numeroj de balenoj ekigis internaciajn konservado-iniciatojn kaj finfine moratorion sur plej multe de la komerca balenĉasado. Oceanografio establis ke ne ĉiu vivo estas limigita al la subsunaj surfacaj akvoj: eĉ sub grandegaj profundoj kaj premoj, nutraĵoj fluantaj el hidrotermikaj fluoj apogas sian propran unikan ekosistemon. Vivo eble komenciĝis tie kaj akvaj mikrobaj matoj estas ĝenerale supozitaj kiel kaŭzantoj de la oksigenigo de la atmosfero de la Tero; kaj plantoj kaj bestoj unue evoluis en la maro.
La maro estas esenca aspekto de homa komerco, vojaĝado, mineral-ekstraktado, kaj elektro-produktado. Tio ankaŭ igis ĝin esenca al militado kaj forlasis gravajn grandurbojn eksponitaj al sismoj kaj vulkanoj de proksimaj faŭltoj; potencaj cunamoj minacas; kaj uraganoj, tifonoj, kaj ciklonoj produktitaj en la tropikoj. Tiu graveco kaj dueco influis homan kulturon, de fruaj Mar-dioj ĝis la epopeo Odiseado de Homero ĝis la ŝanĝoj stimulitaj fare de la Kolumbia Interŝanĝo, de vikingaj mar-entombigoj ĝis hajkoj de Basho aŭ al hiperrealista mara arto, kaj inspiris muzikon gaman de la shanties de The Complaynt of Scotland al "La Maro kaj la Ŝipo de Sinbad" de Nikolaj Rimskij-Korsakov al "Aŭskulti la Maron" de A-mei. Ĝi estas la sceno de libertempaj agadoj inkluzive de naĝado, plonĝado, surfado, kaj velnavigado. Tamen, loĝantarkresko, industriigo, kaj intensa agrikulturo ĉiuj kontribuis al aktuala mara poluo. Atmosfera karbondioksido estas absorbita en kreskantaj kvantoj, malaltigante sian pH en procezo konata kiel oceana acidiĝo. La komuna naturo de la maro faris troan fiŝkaptadon kreskanta problemo.
Kondiĉe kaj pli precize el geografia vidpunkto, oni nomas "maro" kelkajn malfermitajn partojn de oceano, ekz. Sargasa Maro, kaj grandajn lagojn - Kaspia Maro, Arala Maro, Morta Maro.