Maronitoj | |
---|---|
etnoreligia grupo | |
Eastern Catholic | |
Levantines | |
Suma populacio | |
3 198 600 | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Religio | |
Maronita eklezio • kristanismo | |
Maronitoj (sirie ܡܖ̈ܘܢܝܐ Marunoye; arabe الموارنة, Al-Mawārinah) estas siria kristana etnoreligia grupo kiu estas indiĝena al la Orienta Mediteraneo kaj Levantenia regiono de Okcidenta Azio, kaj kies membroj tradicie aparteni al la Maronita eklezio, kun la plej granda koncentriĝo longe loĝanta proksime al Montaro Libanono en moderna Libano.[1] La maronita eklezio estas Orienta katolika aparta eklezio en sia propra rajto kaj en plena komuneco kun la papo kaj la cetero de la Katolika Eklezio [2][3], kun la rajto de memregado laŭ la Kodo de la kanonoj de la orientaj Eklezioj.
Pri la demando de nacieco de la maronitoj estas kontesto. Multaj maronitoj, malgraŭ tio, ke ili parolas la araban, konsideras sin ne-araboj, sed posteuloj de la antikvaj Fenicianoj.
En modernaj tempoj, la plej multaj maronitoj parolas la araban kiel sia primara lingvo. La transiro de la aramea al la araba okazis dum centoj da jaroj sub la influo de la araba konkero kaj la disvastiĝo de Islamo en la lokoj kie ili vivis. Kvankam kelkaj maronitoj daŭre faras liturgian uzon de la aramea, kaj uzas ĝin ankaŭ por la celo de konservado de sia kultura heredo en aliaj kuntekstoj.