Jen listo de okazaĵoj en marto 2017:
- 2-a de marto
- 3-a de marto
Eltrovo de nombraj fetaj aŭ bebaj restaĵoj en komuna tombo de katolika ordeno konfirmas ke preskaŭ 800 infanoj dum tri jardekoj mortis anonime en rezidejo por fraŭlaj patrinoj en Tuam, Irlando.
- 8-a de marto
- 10-a de marto
- 11-a de marto
Pli ol 40 mortoj pro atenco kontraŭ ŝijahistoj en areo de tombejoj en Damasko, Sirio.
Ok policanoj mortintaj pro atako de talibanoj en Afganio.
16 mortoj pro bombardado kontraŭ merkato en Jemeno.
11 policanoj mortintaj pro atako de maoistoj en Barato.
Dum protestoj post la definitiva elpostenigo de la prezidantino de Sud-Koreio okazis tri mortoj.
Miloj protestas kontraŭ atomenergio en Tajvano.
- 12-a de marto
Fuĝinta busŝoforo surveturigas piedirantojn kaj mortigas almenaŭ 38 el ili en Gonaives, Haitio.
- 15-a de marto
Pli ol 60 mortoj kaj grandaj damaĝoj pro inundoj en Peruo.
- 16-a de marto
- 17-a de marto
- 18-a de marto
- 19-a de marto
18 personoj, ĉefe studentoj, mortiĝis kiam enorma arbo falis dum ŝtormo sur naĝejo sub akvofalo ĉe Kentampo, Ganao.
Jam pli ol 75 mortoj kaj grandaj damaĝoj pro la inundoj en Peruo.
- 21-a de marto
- 22-a de marto
- 23-a de marto
Eksplodo de municiejo en la urbo Balakleja, Ukrainio, inter la teritorioj kontrolitaj respektive de la ukraina registaro kaj de la separatistoj pro-rusaj.
Talibanoj konkeras la urbon Sangin, en la provinco Helmand, suda Afganio.
Ĉiutagaj protestaj manifestacioj en Bonaero, Argentino.
- 26-a de marto
Kurdaj trupoj kun helpo de la internacia koalicio konkeras flughavenon de Taqba, 50 km okcidente de Rakka, Sirio, el la Islama Ŝtato.
Protestaj manifestacioj en Rusio. Deko da arestitoj, inter kiuj la opoziciulo Aleksej Navalnij.
- 27-a de marto
Oni translokigas milojn da personoj el la norda marbordo de Aŭstralio pro tuja alveno de ciklono de nekonata potenco.
- 30-a de marto
- 31-a de marto
Bataloj en Paragvajo inter polico kaj opoziciantoj rezultas en unu morto, vunditoj, cento da arestitoj kaj la Parlamento en Asunción ruinigita.