Masocentro

La tuta korpo kunmetita el du forkoj, ŝtopilo kaj dentpinglo havas sian masocentron tuj malsupre de la pinto de la globkrajono. Pro tio la forto aplikata per la pinto ekvilibrigas ĝin.

En fiziko la masocentro[1] estas tiu punkto pri iu korpo, rilate al kiu gravito ne povas kaŭzi tordomomanton.

La masocentro de rigida korpo estas tiu punkto, en kiu la pezofortoj agantaj sur ĉiuj eroj de la korpo estas ekvilibrigeblaj per nur unu forto, direktita supren. La grando de tiu forto egalas al la tuta pezoforto aganta sur la korpon.

Oni povas konsideri ankaŭ, ke la masocentro estas tiu masopunkto, en kiu agas la tuta pezoforto de ĉiuj eroj de la korpo.

En homogenaj korpoj (ĉie faritaj el sama materialo), la simetriaj aksoj trapasas la masocentron kaj pro tio, se homogena korpo havas plurajn simetriajn aksojn, ili kruciĝas en la centro de simetrio, kiu estas ankaŭ la masocentro; ekzemple la centro de globo.

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 187

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy