Matteo Carreri

Sankta
Matteo Carreri
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1420 (1420-11-15)
en Mantova
Morto 5-a de oktobro 1470
en Vigevano
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo ordenfrato Redakti la valoron en Wikidata vd
Sanktulo
Beatigo 1625 de Urbano la 8-a
Festotago 5-a de oktobro
Patroneco Vigevano
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Matteo Carreri (naskiĝinta kiel Giovanni Francesco Carrieri en 1420 en Mantova, mortinta la 5-an de oktobro 1470 en Vigevano) estis itala katolika pastro, dominikano.

Carreri, ano de nobela familio[1], aniĝis en la dominikana ordeno en 1440 en sia naskiĝurbo, alprenante la nomon Matteo. Li trairis Italion kiel predikisto. Li mortis en Vigevano, kie li estis entombigita en la preĝejo de Petro de Verono. La katolikaj urbanoj konsideras lin protektanto de la urbo.

Laŭ legendo Carreri estis, vojaĝante per ŝipo de Ĝenovo al Pisa, kaptita de piratoj. Kiam tiuj liberigis lin, li proponis resti anstataŭ du aliaj kaptitoj, virino kun sia filino. Pri la sukceso de tiu propono estas malsamaj versioj[2].

Laŭ sia hagiografio Carreri je la 5-a de oktobro 1470 petis de sia superulo la permeson morti; ricevinte ĝin li mortis. En 1482 papo Siksto la 4-a permesis la kultadon de Carreri en la urbo Vigevano, kiu en 1518 proklamis lin kunpatrono de la urbo[1] (kun Ambrozio de Milano). En 1625 papo Urbano la 8-a beatigis Matteon Carreri.

  1. 1,0 1,1 Santi e Beati
  2. vidu la nederlandan kaj la anglan vikipediojn

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by razib.in