Meksika Olimpika Komitato

Meksika Olimpika Komitato
emblemo
Nacia Olimpika Komitato Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1923
Lando(j) Meksiko vd
Sidejo Meksikurbo, Meksiko
Lingvoj

hispana lingvovd

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Meksika Olimpika Komitato - hispane Comité Olímpico Mexicano, COM - estas neprofitdona organizaĵo kreita en 1923 kaj rekonita samjare[1], kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Meksiko. Kiel NOK, la Meksika Olimpika Komitato celas subteni meksikajn atletojn partopreni en Olimpikoj, Tut-Amerikaj Ludoj kaj Centramerikaj kaj Karibiaj Ludoj (Juegos Centroamericanos y del Caribe). Krome ĝia celo estas ĝenerale subteni sporton en Meksiko kaj teorie organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazus en la lando. Ĝis nun temis pri la Somera Olimpiko 1968.

  1. anglalingva noto en la retejo olympic.org

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy