En muziko, melismo (greke: μέλος, melos, "ario, melodio, kanto") estas la garnado de melodia linio per la divido de notdaŭroj en plurajn mallongajn ornamojn, kiujn oni kantas kontraŭ sola silabo de la teksto. La silabo tiel dispartiĝas en plurajn tonojn kaj la melodio elstariĝas.
Kontraste al ĝi ĉe silaba kanto (greke: συλλαβή, syllabe, "silabo"), oni kantas ĉiam unu silabon kontraŭ unu noto, kiu povas resti por longaj periodoj kaj tiel direktas la atenton al la teksto.
Melismo ludis gravan rolon en gregoria ĉanto kaj en ortodoksa liturgia kantado. En baroka muziko ĝi estis ofta speco de muzika ornamado, kaj Marc-Antoine Charpentier ĝin abunde utiligis en siaj religiaj verkoj celaj al sankta semajno (répons des ténèbres). Kvankam la termino estas uzata precipe rilate al eŭropa klasika muziko, uzo de la tekniko estas efektive tre vasta. Ĝi estas grava en pluraj aziaj kantostiloj, ekzemple en Azerbajĝano kaj Hindio, kaj oni ĝin trovas ankaŭ nuntempe en populara muziko, ekz. en la kantado de Stevie Wonder.