Messerschmitt Bf 109

Me 109 G-6
Bf 109 E-3

La Messerschmitt Bf 109 (aŭ kelkfoje nomiĝas Me 109) estis germana ĉasaviadilo dum la dua mondmilito. Ĝi estis la unua moderna ĉasaviadilo, kun subaj flugiloj, plenmetala ŝelo, fermita pilotejo, entireblaj radoj. La Bf 109 estis la baza aviadilo de la Luftwaffe dum la mondmilito, el kiu oni produktis 31-30.000 ekzemplerojn en diversaj celformoj, laŭ celo.

La malforteco de la Bf 109 estis la mallonga atingopovo, malbona elvida kapableco. Ĝi havis ankaŭ malfortan armilaron.

La aviadilon ekplanis Wilhelm Emil "Willy" Messerschmitt kiel dungito de Bayerische Flugzeugwerke AG (Bf) en 1934, sed ekde la 1-a de julio de 1938, la firmao ŝanĝis la nomon al Messerschmitt AG (Me). Tiel ĉiu evoluigo komencita antaŭ tiu tempo daŭris sub nomo Bf, la novaj evoluigoj do sub Me.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy