Metalurgio

Georgius Agricola, aŭtoro de De re metallica, grava dekomenca verko pri metala elfosado.

Metalurgio estas fako de materiala scienco kaj inĝenierarto kiu studas la fizikajn kaj kemiajn ecojn de metalaj elementoj kaj miksaĵoj de metaloj, nomata alojoj. Metalurgio studas la mikroskopajn mekanismojn kiuj kaŭzas metalon kaj alojojn agi kiel ili agas: la ŝanĝoj kiuj okazas je atoma nivelo kiuj ŝanĝas la ecojn de la metalo. Ekzemploj de iloj uzataj por mikroskopa ekzameno de metaloj estas optikaj mikroskopoj kaj elektronaj mikroskopoj kaj masaj spektrometroj.

Metalurgio estas ankaŭ la teknologio de metaloj: nome la vojo laŭ kiu scienco estas aplikita al la produktado de metaloj, kaj al la inĝenierarto de la metalaj komponantoj por ties uzado en produktoj por konsumantoj kaj fabrikantoj. La produktado de metaloj inkludas la procezadon de ercoj por elpreni la metalon kiun ili enhavas, kaj la miksojn de metaloj, foje kun aliaj elementoj, por produkti alojojn. Metalurgio estas distingata el la metio metalfarado, kvankam metalfarado dependas el metalurgio, kiel medicino dependas el medicina scienco, por teknikaj avancoj.

Metalurgio estas subdividata en fera metalurgio (foje konata ankaŭ kiel nigra metalurgio) kaj nefera metalurgio aŭ kolora metalurgio. Fera metalurgio inkludas procezojn kaj alojojn bazitajn sur fero dum nefera metalurgio inkludas procezojn kaj alojojn bazitajn sur aliaj metaloj. La produktado de feraj metaloj kalkulatas por 95 procento de la tutmonda metalproduktado.[1]

Kupro.
Metallaboro en 1568, Germanio.
  1. "Металлургия". en La Granda Sovetia Enciklopedio. 1979.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy