Michael Faraday

Michael Faraday
Persona informo
Michael Faraday
Naskiĝo 22-an de septembro 1791 (1791-09-22)
en Newington Butts
Morto 25-an de aŭgusto 1867 (1867-08-25) (75-jaraĝa)
en Londono
Tombo Tombejo Highgate Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Glasitoj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922)
Reĝlando de Granda Britio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Michael Faraday
Familio
Patro James Faraday Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Margaret Hastwell (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Robert Faraday (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Sarah Barnard (en) Traduki (1821–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo fizikisto
inventisto
kemiisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Fiziko, kemio, elektromagnetismo kaj discoveries and inventions (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Anglio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Michael Faraday (Mikaelo Farado) (naskiĝis la 22-an de septembro 1791, mortis la 25-an de aŭgusto 1867) estis brita sciencisto (fizikisto kaj kemiisto), kiu kontribuis pri la elektromagnetismo kaj pri elektrokemio. Li ankaŭ inventis fruan varianton de la Bunsen-bruligilon.

Li faris multe da sciencaj eksperimentoj ĉefe rilate al elektromagneta indukto, diamagnetismo, elektrolizo ktp. Kvankam Faraday ricevis malmultan formalan edukadon, li estis unu el plej influaj sciencistoj en historio. Faraday ankaŭ establis ke magnetismo rilatas al lumradioj kaj estis subkuŝa rilato inter ambaŭ fenomenoj.[1][2] Lia invento de elektromagneta turnaparato formis la fondadon de elektra motorteknologio, kaj estis pro siaj klopodoj kiel elektro iĝis praktike utila por uzado en teknologio.

Michael FARADAY

En 1831 Michael Faraday malkovris ke estas generita potenciala diferenco inter la finaĵoj de elektra konduktilo kiu moviĝas orte al magneta kampo. Li konstruis la unuan elektromagnetan generatoron bazitan je tiu efiko, uzante kupran diskon rotaciantan inter la polusoj de magneto en la formo de hufofero. Ĝi produktis malgrandan kurenton.

Kiel kemiisto, Faraday malkovris benzenon, esploris pri la klatrata hidrato de kloro kaj la sistemon de oksidiĝa nombro, kaj popularigis terminologion kia anodo, katodo, elektrodo, kaj jono.

Faraday estis elstara eksperimentisto kiu esprimis siajn ideojn en klara kaj simpla lingvaĵo; lia matematika kapablo, tamen, ne etendis tiom for kiom ĝis ajna trigonometrio sed al la plej simpla algebro. James Clerk Maxwell uzis la laboron de Faraday kaj aliaj, kaj resumis ĝin en serio de ekvacioj kiuj estas akceptataj kiel bazo de ĉiuj modernaj teorioj de elektromagnetaj fenomenoj. Pri la uzoj de Faraday de la fortolinioj, Maxwell verkis, ke ili montris al Faraday "estis estinta reale matematikisto de tre alta ordo – unu al kiu la matematikistoj de la estonteco povus derivigi valorajn kaj fekundajn metodojn."[3]

Li ricevis la medalon Copley de la Reĝa Societo de Londono en 1832 kune kun la franca matematikisto Siméon Denis Poisson. La SI-unuo de kapacitanco estas la farado, nomita laŭ li.

Albert Einstein tenis bildon de Faraday sur muro de sia studejo, kun bildoj de Isaac Newton kaj James Clerk Maxwell.[4] Fizikisto Ernest Rutherford asertis; "Kiam ni konsideras la gravon kaj etendon de liaj malkovroj kaj de lia influo sur la progreso de scienco kaj de industrio, ne estas honoro tiom granda por pagi la memoron de Faraday, unu el plej grandaj sciencaj malkovrantoj de ĉiuj tempo".[5]

  1. Michael Faraday. the 1911 Encyclopaedia Britannica.
  2. "Archives Biographies: Michael Faraday", The Institution of Engineering and Technology.
  3. The Scientific Papers of James Clerk Maxwell Volume 1 page 360; Courier Dover 2003, ISBN 0-486-49560-4
  4. "Einstein's Heroes: Imagining the World through the Language of Mathematics", de Robyn Arianrhod UQP, reviziita de Jane Gleeson-White, 10a de Novembro 2003, The Sydney Morning Herald.
  5. Rao, C.N.R. (2000). Understanding Chemistry. Universities Press. ISBN 81-7371-250-6. p. 281.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy