Michael Ignatieff

Michael Ignatieff
Persona informo
Michael Grant Ignatieff
Naskiĝo 12-an de majo 1947 (1947-05-12) (77-jaraĝa)
en Toronto
Religio ortodoksa kristana eklezio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Kanado Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Oksfordo
Upper Canada College (en) Traduki
Universitato Harvard
Kolegio Triunuo
Universitato de Toronto Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Liberala Partio de Kanado Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Michael Ignatieff
Familio
Dinastio Ignatyev family vd
Patro George Ignatieff (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Alison Grant (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto
filozofo
verkisto
romanisto
historiisto
politikisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Ĵurnalisto kaj lektoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Otavo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Michael Grant IGNATIEFF (naskiĝis la 12-an de majo 1947 en Toronto) estas kanada verkisto, historiisto, kaj politikisto, gvidanto de la Liberala Partio de Kanado (2009-2011). Ekde 2016 li estas rektoro de la Mez-Eŭropa Universitato en Budapeŝto. Antaŭ 2005, la skribaĵoj de Ignatieff pri homaj rajtoj kaj internacia politiko listigis lin en la 37-an rangon de listo kun la plej influhavaj publikaj intelektuloj preparita de la revuoj Prospect kaj Foreign Policy[1].

Lia patro, George Ignatieff, estis kanada diplomato. Lia avo, grafo Pavel Nikolaeviĉ Ignatieff (Павел Николаевич Игнатьев), estis proksima konsilisto de la Imperiestro de Rusio, Nikolao la 2-a.

En la jaroj 1978-2000 li vivis en Anglio, kie li laboris en la universitatoj de Kembriĝo kaj Oksfordo, kaj ankaŭ estis politika komentisto ĉe BBC.

En la jaroj 2000-2005 li laboris en Usono en la Universitato Harvard [2] kaj ekde 2005 en Kanado, en la Universitato de Toronto. Jaron poste, li estis elektita membro de la kanada parlamento. De 2-a de majo 2009 ĝis la 25-a de majo 2011, li estis la gvidanto de la Liberala Partio de Kanado.

Li verkis artikolojn por The Globe and Mail (Toronto) kaj The New York Times. En 1993, li estis finalisto por la Premio Booker kun la romano Scar Tissue..

  1. (en) "The Prospect/FP Top 100 Public Intellectuals".
  2. (en) "Michael Ignatieff Arkivigite je 2010-03-10 per la retarkivo Wayback Machine". Carnegie Council for Ethics in International Affairs.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy