Minado estas la ekspluatado de enteraj aŭ subteraj substancoj. La loko kie troveblas la ekspluateblaj substancoj nomiĝas mino. Ministoj elfosas ilin per hakado, pulveksplodo aŭ borado kaj fortransportas ilin. La tuto de la instalaĵoj, galerioj ktp. aranĝita por la ekspluatado de mino nomiĝas minejo. La senvalora ŝtonaĵo estas forigita je ŝutmonto aŭ uzita por konstruceloj.
Fajrmetado aŭ mineja fajrmetado estas metodo de tradicia minado uzita plej ofte el prahistoriaj epokoj ĝis la Mezepoko. Oni metis fajron kontraŭ roko por varmigi rokaĵojn, kiuj estis poste trempitaj per likvoj, kaŭzante ke la ŝtono rompiĝu pro temperatura frapo.
Subĉiela minado estas tekniko por surfaca minado kaj elfosado de rokoj aŭ mineraloj el la tero pere de ties removado el malferma truo aŭ ŝtonminejo.