Minecraft

Minecraft
Disvolvo Mojang Studios
Eldoninto Xbox Game Studios
Distribuo Nintendo eShop
Muziko C418
Serio Minecraft
Versio 1.20.6 (Java)

1.20.81 (Bedrock Edition & Windows 10)
1.10.2 (Xbox One & 360)
1.37 (Playstation 3, 4 & Vita)
Patch 14 (Wii U)
0.1.1 alpha (Pi Edition)

Platformo Vindozo

Linukso
OS X
Androjdo
Vindozo Telefono
Vindozo 10
Amazon Kindle Fire
iOS
Raspberry Pi
Xbox 360
Xbox One
PlayStation 3
PlayStation 4
PlayStation Vita
Wii U

Licenco nelibera permesilo
Ĝenro Adventura ludo
Kreema ludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
Lingvo Plurlingveca (62 lingvoj, inkluzive Esperanton)
Regilo komputila klavaro
PEGI-klasifiko PEGI 7
ESRB-klasifiko Everyone (Ĉiuj) 10+
vdr

Minecraft "mina kreo" (esperantigite Majnkrafto) estas sendependa videoludo pri konstruado kreita de la sveda programisto Markus Persson kaj poste evoluigita de lia firmao, Mojang AB. Ĝi naskiĝis en 2011, sed praversioj aperis en 2009. La ludo estas tradukita al pluraj lingvoj kaj inter ili estas Esperanto.

Unu monato antaŭ la lanĉo de la plena versio, la 18an de oktobro de 2011, estis lanĉita versio por Android, kaj la 17an de novembro en la sama jaro estis lanĉita versio por iOS. La 9-an de majo en 2012 estis lanĉita versio por Xbox 360, Xbox Live Arcade kaj PS3. Ĉiuj versioj de Minecraft estas daŭre aktualigataj ekde lanĉiĝo. La 11an de novembro en 2014, la unua versio por PlayStation Vita lanĉiĝis, evoluigita de la firmaoj Mojang kaj 4J Studios. Ĉi tiu versio ricevas la samajn ĝisdatigojn kaj reagas simile al la versioj por aliaj videoludiloj.

En Minecraft, ludantoj povas konstrui libere per tridimensiaj blokoj, kiuj havas teksturon. Ankaŭ, ili povas esplori sian medion, kolekti materialojn kaj krei diverscelajn objektojn, batali kontraŭ estaĵoj aŭ aliaj ludantoj, ktp.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy