Modelo (abstrakto)

Ĉi tiu artikolo temas pri abstrakta priskribo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Modelo.

Abstrakta modelo (aŭ koncepta modelo) estas teoria konstruo, kiu prezentas fizikajn, biologiajnsociajn procezojn, per aro de variabloj kaj aro de logikaj kaj kvantecaj interrilatoj inter ili. Modeloj en tiu senco estas konstruitaj por ebligi rezonadon en idealigita logika kadro pri la koncernaj procezoj kaj estas grava komponanto de sciencaj teorioj. Idealigita ĉi tie signifas, ke la modelo povas plenumi eksplicitajn premisojn, kies malvereco en iu detalo estas konata. Tiajn premisojn oni tamen povas pravigi, ĉar ili simpligas la modelon kaj samtempe permesas la produktadon de akceptinde precizaj solvaĵoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy