La modernaj provincoj de Svedio (svede Län) dividas la svedan ŝtaton en 21 subŝtatajn administrajn unuojn. Ili diferenciĝu de la historiaj provincoj de Svedio, kvankam iuj limoj de la historiaj kaj modernaj provincoj similas.
La institucioj de la modernaj provincoj plenumas ŝtatajn administrajn taskojn je regiona nivelo (escepte de la financa, justica kaj armea administrado). Aparte de la provincaj institucioj ekzistas komunumaroj, svede nomataj landsting, kiuj estas kunligoj de svedaj komunumoj kaj kune transprenas iujn taskojn de la komunuma administrado, kvankam la limoj de la komunumaroj plejparte identas al tiuj de la modernaj provincoj.