Modulado (muziko)

Ĉi tiu artikolo temas pri muziko. Por teknika termino rigardu la paĝon Modulado (tekniko).

En muzikteorio, la vorto modulado signifas la preparitan transiron de unu tonalo al alia. Moduladojn oni ekkonas en notoj pro la apero de akcidencoj tipaj por certa tonalo dum la paso de muzikaĵo.

Se la celtonalo estas atingita, oni parolas pri vera modulado, alikaze de vaganta. Vico da moduladoj okazantaj unu tuj post la alia – kun aŭ sen fiksigo de dumtempaj tonalaj centroj – oni nomas moduladoĉeno.

Se okazas la tonalŝanĝo sen preparaj aŭ transiraj paŝoj, oni tion ne nomas modulado, sed puŝado. Modulado, kiu aperas sen fina kadenco kaj ne elkondukas el la komenca tonalo, nomiĝas flankenirado.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy