Molenwaard

ISO
Municipo Molenwaard

Flago de la municipo Molenwaard

Blazono de municipo Molenwaard

Flago de la municipo Molenwaard Blazono de municipo Molenwaard
Situo de la municipo Molenwaard
nederlanda municipo
Provinco Sud-Holando
Ĉefloko Bleskensgraaf
Areo
 - Tero
 - Akvo
126,47 km²
118,29 km²
8,18 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
29.043 (1-a de januaro 2014)
246 loĝ./km²
Geografia situo 51° 52′ N, 4° 47′ O (mapo)51.8666666666674.7833333333333Koordinatoj: 51° 52′ N, 4° 47′ O (mapo)
Molenwaard (Nederlando)
Molenwaard (Nederlando)
DEC

Map

Gravaj trafikaj arterioj N216, N480, N481
CBS-municipokodo 1927
Telefona kodo 184
Poŝtkodo 2957–2977
Oficiala retejo http://www.gemeentemolenwaard.nl
vdr

Molenwaard estas municipo en la sudokcidenta parto de la provinco Sud-Holando en Nederlando.

La municipo estas rezulto de unuiĝo de la antaŭaj municipoj Graafstroom, Liesveld kaj Nieuw-Lekkerland la 1-an de januaro 2013. Administra adreso de la municipo estas poŝtkesto en la loĝloko Bleskensgraaf, simile grandas la loĝlokoj Groot-Ammers kaj Nieuw-Lekkerland, kaj malpli multajn loĝantojn havas la lokoj Brandwijk, Goudriaan, Kinderdijk, Langerak, Molenaarsgraaf, Nieuwpoort, Ottoland, Oud-Alblas, Streefkerk, Wijngaarden.

La municipo estas la unua en Nederlando kiu aspiras esti municipo sen urbodomo. Ene de la nova serva koncepto centras komputilaj servoj kaj nur aldone iuj personaj servoj en elektitaj ĉambroj de la vilaĝocentroj. Tio signifas, ke la loĝantoj kaj reprezentantoj de entreprenoj ne plu devas iri al urbodomo por plenumo de administraj servoj. La celo estas ke surbaze de la "virtuala oficejo" la municipo povu komplete reguligi siajn servojn kaj procedojn.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy