The World Factbook | |||||
---|---|---|---|---|---|
serio de verkoj • ĉiujara periodaĵo • scienca gazeto | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | CIA | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | angla lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Loko | Vaŝingtono | ||||
Eldonejo | CIA | ||||
Ĝenro | referencverko • almanako | ||||
| |||||
La Monda faktolibro de CIA (CIA World Factbook) (ISSN 1553-8133) estas oficiala eldonaĵo de la CIA de Usono, referenca rimedo, detale priskribante en almanaka stilo ĉiun landon en la mondo, laŭ geografia, demografia, politika, ekonomia vidpunktoj. Ĝi estis originale ĉiujara libro, sed la eldono de 2008 estis la laste papere presita fare de la CIA. Aliaj firmaoj - kiel ekzemple Skyhorse Publishing - daŭre presas papereldonon. La Monda faktolibro estas havebla en la formo de retejo, kiu estas parte ĝisdatigita ĉiujn du semajnojn. Ĝi ankaŭ estas havebla por elŝutu por uzo eksterreta. Ĝi disponigas duon- ĝis tripaĝan resumon pri la demografio, geografio, trafikinterligoj, registaro, ekonomio, kaj militistaro de 266 landoj agnoskitaj de Usono, dependencaĵoj, kaj aliaj areoj en la mondo.
CIA World Factbook estas preparita fare de la CIA por la uzo de usona registaroficistoj, kaj ĝia stilo, formato, priraportadon kaj enhavo estas unuavice antaŭpensita por kontentigi iliajn postulojn. Tamen, ĝi estas ofte utiligita kiel rimedo por studentaj esplorartikoloj. Kiel laboro de la usona registaro, ĝi estas en la publika domeno. Tial, plurloke en vikipedio aperas mapoj aŭ aliaj grafikaĵoj kies origino estas la Monda Faktolibro.