Mondurboj estas urboj kiuj havas internacian influon en la kampoj ekonomika, kultura kaj politika. Ne ekzistas koncerna kaj unusola difino de mondurbo, tamen oni distingas jenajn kondiĉojn por pritrakti iun urbon kiel mondurbo:
vaste konata nomo kaj tuj ligata kun koncerna urbo (ekz., sufiĉas diri Londono kaj oni ne devas precizigi, ke temas pri Britio);
internaciaj influoj kaj partopreno en eventoj je tutmonda signifo (ekz., en Novjorko troviĝas la ĉefa sidejo de Unuiĝintaj Nacioj);