Mongola Imperio

Mongola Imperio
1206 – 1368

historia lando • imperioĥanlando
Geografio
Ĉefurbo:
Avarga • KarakorumoĤanbaliko • Xanadu
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
160 000 000
Ŝtat-strukturo
elektmonarkio • hereda monarkio
balysh
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
La evoluo de la mongola imperio de 1206 ĝis 1294
La mongola imperio ĉirkaŭ 1207.
Ĝingis-Ĥano eniranta en Pekinon.

La Mongola Imperio (en mongola: Mongol-jn Ezent Güren; en mongola cirila alfabeto: Монголын эзэнт гүрэн; ankaŭ en rusa Орда ("Hordo") en rusaj kronikoj) (12061368) estis la plej granda samlandara imperio,[1] kiu konsistis el pli ol 35 milionoj da km2 kaj pli ol 100 milionoj da homoj. (La Brita imperio estis pli granda laŭ areo, tamen tiu imperio estis transoceana). Ĝi estis fondita de Ĝingis-Ĥano en 1206 post kiam li unuigis la mongolajn tribojn kaj ĝi ampleksis multon el la teritorio de sudorienta Azio al meza Eŭropo. Origine en la stepoj de Centra Azio, la Mongola Imperio eventuale etendis el Centra Eŭropo al la Japana Maro, etende norden ĝis Siberio, oriente kaj suden al la Hindia subkontinento, Hindoĉinio, kaj al la Irana Altebenaĵo, kaj orienten tiom for kiom ĝis Levantenio kaj Arabio.

Tiu imperio unuigis mongolajn kaj tjurkajn tribojn de historia Mongolio sub la estreco de Ĝingis-Ĥano, kiu estis proklamita reganto de ĉiuj mongoloj en 1206. La imperio rapide kreskiĝis sub lia regado kaj poste sub tiu de liaj posteuloj, kiuj sendis invadojn en ĉiuj direktoj.[2][3][4][5][6][7] La ampleksega transkontinenta imperio konektis la orienton kun la okcidento per plifortigita Pax Mongolica (mongola paco) kiu permesis disvastigon de komerco, teknologioj, varoj, kaj ideologioj kaj interŝanĝoj tra Eŭrazio.[8][9] Dum ĝia ekzisto de la 13-a ĝis la 14-a jarcento, la mongola imperio plifaciligis kulturan interŝanĝon trans Azio, Eŭropo kaj norda Afriko.

  1. Morgan. The Mongols. p. 5.
  2. Diamond. Guns, Germs, and Steel: The Fates of Human Societies. p. 367.
  3. The Mongols and Russia, de George Vernadsky
  4. The Mongol World Empire, 1206–1370, de John Andrew Boyle
  5. The History of China, de David Curtis Wright. p. 84.
  6. The Early Civilization of China, de Yong Yap Cotterell, Arthur Cotterell. p. 223.
  7. Mongols and Mamluks: The Mamluk-Ilkhanid War, 1260–1281 de Reuven Amitai-Preiss
  8. Gregory G.Guzman "Were the barbarians a negative or positive factor in ancient and medieval history?", The Historian 50 (1988), 568-70.
  9. Allsen. Culture and Conquest. p. 211.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy