Mononukleozo

Mononukleozo (mononucleosis infectiosa), estas virusa infekta malsano per la Epstein-Barr viruso (EBV) (Homa Herpetviruso 4, HHV-4). La germana kuracisto Emil Pfeiffer malkovris la malsanon en 1889.

La infekta mononukleozo (konata ankaŭ kiel la kismalsano) estas infekta malsano kaŭzita de la viruso de Epstein Barr (VEB), kiu apartenas al la sama familio de la viruso de la herpeto. Multe pli malofte ĝi povas estis kaŭzita de la citomegaloviruso, kaj en ĉirkaŭ 1 % de la okazoj de Toxoplasma gondii.

Ĝi aperas plej ofte en adoleskuloj kaj junaj plenkreskuloj, kaj la simptomoj kiuj karakterizas ĝin estas febro, faringito aŭ gorĝodoloro, inflamo de la limfaj ganglioj kaj lacelĉerpiĝo. Oni konsideras, ke la bakterio Salmonella typhi povas esti, en kelkaj pacientoj, la kaŭzanto de tiu malsano.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy