Montoj de Toledo (komarko)

Montoj de Toledo
komarko de Hispanio [+]

LandoHispanio

- koordinatoj39° 38′ 0″ N, 4° 29′ 0″ U (mapo)39.63333333-4.48333333Koordinatoj: 39° 38′ 0″ N, 4° 29′ 0″ U (mapo)
Akvokolektejo3 018 km² (301 800 ha) [+]
Areo3 018 km² (301 800 ha) [+]


Montoj de Toledo (komarko) (Tero)
Montoj de Toledo (komarko) (Tero)

Montoj de Toledo (Hispanio)
Montoj de Toledo (Hispanio)
DEC

Map
Montoj de Toledo
Vikimedia Komunejo:  Montes de Toledo (comarca) [+]
vdr
Situo de la komarko Montoj de Toledo en la provinco de Toledo

Montoj de Toledo aŭ en la hispana origine Montes de Toledo estas komarko de Toledo, Hispanio. Ĝi etendiĝas sude de la provinco, lime parte kun Ciudad Real. Komenciĝas ĉe la montopasejo de Los Yébenes kaj finiĝas ĉe Hontanar, etende de oriento al okcidento ekde la komarko Toleda Manĉo al La Jara. Oni ne konfuzu kun la natura komarko pli etenda kaj samnoma Montoj de Toledo, kiu estas montara sistemo siavice komponita el diversaj montaroj (hispane sierras).

La vilaĝoj evitas la altaĵojn kaj situas sur la ebenaĵoj aŭ restas sur mezo de la deklivaro, kiel ĉe Los Yébenes. Kelkaj, kiaj Sonseca, AjofrínPulgar, estas ege malproksime de la montara zono, sed pro ties karakteroj, estas konsiderindaj kiel vilaĝoj aŭ urbetoj "montarecaj". Tiu komarko estas anomalio en la ĝenerale ebena konturo de la provinco kaj same okazas pri la flaŭro kaj al faŭno. De la mezaveraĝa alteco de Toledo, 600/700 msm, oni pasas krute al la izolaj altaĵoj de la pinto de Noez (1.035 msm) aŭ tiu de Layos (1.084 msm), sen kalkuli la plej altan parton de la propra montaro nome Castillejo (1.203 msm), en Los Yébenes. La plej alta pinto estas en Corral de Cantos (Hontanar) kun 1418 metroj de alteco.

En tiu komarko ekfluas la rivero Algodor kaj trafluas la rivero Torcón serĉe de la Taĵo, el kiu ili estas alfluantoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy