Montopinto

Grimpistoj sur la plej alta montopinto de la mondo, nome Monto Ĉomolungmo, je 8,850 metroj (29,035 ft) super marnivelo.

Montopinto estas loke, tio estas ene de certa ĉirkaŭejo, plej alta punkto de monto aŭ de montara sistemo. Rilate al monto kiel terformo, la montopintoj estas la koncerna etformo.

Tipe por montopinto estas propra nomo (oronimo). Monto plej ofte same nomiĝas kiel ĝia plej alta pinto: Listoj de montpintonomoj ludas gravan rolon por la kartografio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy