Morala psikologio estas fako de studo kaj en filozofio kaj en psikologio. Historie, la termino "morala psikologio" estis uzita relative mallarĝa por referenci al la studo de morala disvolviĝo.[1] Pli ĵuse tamen, la termino referencas pli larĝe al variaj temoj en interkruco de etiko, psikologio kaj filozofio de menso.[2][3][4] Kelkaj el la ĉefaj temoj estas morala juĝo, morala racio, morala sensiveco, morala respondeco, morala motivado, morala identeco, morala agado, morala disvolviĝo, morala diverseco, morala karaktero (speciale kiel rilata al la virta etiko), altruismo, psikologia egoismo, morala sorto, morala antaŭvido, morala emocio, amsenta antaŭvido kaj morala malkonsento.[5][6]
Kelkaj psikologoj kiuj laboris en tiu fako estas la jenaj: Jean Piaget, Lawrence Kohlberg, Carol Gilligan, Elliot Turiel, Jonathan Haidt, Linda Skitka, Leland Saunders, Marc Hauser, C. Daniel Batson, Jean Decety, Joshua Greene, A. Peter McGraw, Philip Tetlock, Darcia Narvaez, Tobias Krettenauer, Aner Govrin, Liane Young, Daniel Hart, Suzanne Fegley, kaj Fiery Cushman. Filozofoj kiuj laboris en tiu fako estas la jenaj: Stephen Stich, John Doris, Joshua Knobe, John Mikhail, Shaun Nichols, Thomas Nagel, Robert C. Roberts, Jesse Prinz, Michael Smith kaj R. Jay Wallace.