Morisko

Morisko
etno
Novkristano
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Enŝipigo de moriskoj en Valencio, de Pere Oromig

En la historio de Hispanujo, moriskoj estis la posteuloj de la "kristaniĝintaj", fakte kristanigitaj, islamanoj. Alimaniere dirite estis islamaj hispanoj pli-malpli perforte baptitaj ekde la iompostioma rekonkero de arabaj regnoj faritaj de kristanaj konkerantoj en Hispanio ĝis post la unuiga leĝaro de la Katolikaj Gereĝoj de 14a de februaro de 1502.

Ili estis multnombraj en la Malalta Aragonio (nuna provinco de Teruel) kaj en la sudo de la regno de Valencio. En Kastilio ne estis abundaj laŭ la informoj de la impostado, escepte en la regno de Granado.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy