Moroni (mormonismo)

Moroni
Biblia persono
persono de la Libro de Mormon
Verko Libro de Mormono
Informoj
Eble sama Anĝelo Moroni
Sekso vira
Okupo profeto
vdr

Moroni, laŭ la Libro de Mormono, estis la lasta profeto kaj militestro de la Nifaiidoj, kiu vivis en Ameriko fine de la 4-a kaj komence de la 5-a jarcento. Krom la historio de la Libro de Mormono, ankaŭ Joseph Smith kaj la Tri Atestantoj atestis, ke ili vidis lin en lia anĝeleca aspekto.

Statuo de la Anĝelo Moroni surpinte de mormona templo en Berno, Svislando

Li estis la filo de la profeto Mormono, el kiu la Libro de Mormono prenis sian nomon. La nomo de Moroni estas posta al (kaj oni ne konfuzi ambaŭ) la Kapitano Moroni, persono de la sama libro, sed pli frue.

Moroni servis sian patron, kiu estis ĉefkomandanto, en la lasta milito inter Nifaiidoj kaj Lamanidoj, gvidante armeon kun 10,000 soldatoj. Post la venko de la Nifaiidoj, Moroni devis kaŝiĝi kaj fuĝi por ne estis kaptita de la Lamanidoj.

Moroni ricevis la ordonon de la patro kompletigi la registrojn de la nefida historio kiun li antaŭe verkis. Tiam li verkis la ĉapitrojn 8 kaj 9 de la Libro de Mormon (la registraro de Mormon), la Libro de Moroni komplete, kaj la Enkonduko de la libro de Mormon. Li ankaŭ verkis la Libron de Eter, kiu baze estas resumo pri antikva civilizo, konata kiel la ĥaredidoj, sed ĝi ankaŭ inkluzivas kelkajn komentojn de li mem, speciale la ĉapitroj 4, 5, 8 kaj 12.

Kiam Moroni finis la registradon de la verkaĵoj sur Planĉoj, li enterigis ilin en ŝtonskatolo ĉe monto en la nuna Ontario County, Nov-Jorko. En tiu ĉi loko stariĝis 12-metra monumento el bronzo kaj granito honore al Moroni, kiu estas nomata kiel "Kumorah".


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy